ekonomia unio de nord- kaj centr-Aziaj kaj orient-Eŭropaj landoj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭrazia Ekonomia Unio (akronimo EAEU[1]; armene Եվրասիական տնտեսական միություն, beloruse Еўразійскі эканамічны саюз, kazaĥe Еуразиялық Экономикалық Одақ, kirgize Евразиялык экономикалык биримдик, ruse Евразийский экономический союз) estas ekonomia unio de postsovetiaj ŝtatoj situantaj en Orienta Eŭropo, Okcidenta Azio kaj Centra Azio. La Traktato pri la Eŭrazia Ekonomia Unio estis subskribita la 29-an de majo 2014 fare de la gvidantoj de Belorusio, Kazaĥio kaj Rusio[2], kaj venis en forton la 1-an de januaro 2015. La Eŭrazia Ekonomia Unio reprezentas integritan unusolan merkaton de 184 milionoj da homoj.
Eŭrazia Ekonomia Unio | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo ekonomia unio ekonomia integriĝo | |||||
Komenco | 1-a de januaro 2015 vd | ||||
Antaŭe | Eŭrazia Ekonomia Komunumo vd | ||||
Sidejo | Moskvo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Eŭrazia Ekonomia Unio estas vidata kiel la ekvivalento de la Eŭropa Unio (EU) kaj de la Eŭropa Liberkomerca Asocio (EFTA). Laŭ Artikolo 110 de la Traktato pri Eŭrazia Ekonomia Unio (2014) la rusa lingvo estas la laborlingvo de la 'Instancoj de la Unio'[3].
La celo de la Unio estas plifortigi la ekonomiojn de la partoprenantaj landoj, "proksimigi la landojn" kaj plibonigi la konkurencpovon de la landoj[4]. La Eŭrazia Ekonomia Unio ĉefe uzas ĝian armilaran industrion[5], krudmaterialojn, fervojoj, gaso kaj nafto-rezervoj kiel ĝiaj ĉefaj aktivaĵoj por komerco kun la eksterlando.
Bakytzhan Sagintajev, la unua vicĉefministro de Kazaĥio kaj ĉefintertraktanto, diris, "Ni ne kreas politikan organizaĵon; ni formas pure ekonomian union." Li plue deklaris "ke ĝi estas pragmata rimedo akiri avantaĝojn. Ni ne enmiksiĝas en kion Rusio faras politike, kaj ili ne povas diri al ni kian eksteran politikon sekvi."[6]
La EAEU instigas al la libera movado de varoj kaj servoj, kaj zorgas pri komunaj politikoj en la makroekonomia sfero, transporto, industrio kaj agrikulturo, energio, ekstera komerco kaj investo, dogano, teknika reguligo, konkurado, kaj antitrusta reguligo. Provizoj por unusola valuto kaj pli granda integriĝo estas antaŭviditaj por la estonteco.
La unio funkciigas tra supernaciaj kaj interregistaraj institucioj. La Supera Eŭrazia Ekonomia Konsilio estas la supera organo de la Unio, konsistanta el la Estroj de la Membro-Ŝtatoj. La dua nivelo de interregistaraj institucioj estas reprezentita fare de la Eŭrazia Interregistara Konsilio (konsistanta el la estroj de la registaroj de membroŝtatoj).
La ĉiutaga laboro de la EAEU estas farita tra la Eŭrazia Ekonomia Komisiono, la plenuma organo de la Unio. Ekzistas ankaŭ juĝa organo - la Tribunalo de la EAEU.
La unio konsistas ankaŭ el la du observantaj membroj Kubo, kaj Uzbekio.