Eŭgeno la 3-a
papo de la katolika eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭgeno la 3-a, kiam estis elektita papo, abatis en cistercia monaĥejo de “Sanktaj Vincento kaj Anastazio ĉe la “Tri Fontoj” najbare de Romo. Homo tre klera kaj pia, Eŭgeno kreskis en la aŭstera kaj solitara cistercia vivo. Estis amiko kaj disĉiplo de sankta Bernardo tiam abato de abatejo de Clairvaux, la plej eminenta personulo de la tiama okcidenta kristanismo. La elekto de la kardinaloj, tamen, ne havis laŭdon de Bernardo, kiu plendis pro la “naiveco kaj simpleco” de Eŭgeno, taksata netaŭga en la gravegaj cirkonstancoj de la insurekcio de romaj civitanoj kontraŭ la papo-reĝo kaj ekstarigo de kontraŭpapa respubliko.
Eŭgeno la 3-a | ||
---|---|---|
167-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Bernardo (ĉu de Paganelli?) | |
Pontifiko | de 5-a de februaro 1145 | |
ĝis 8-a de julio 1153 [#] | ||
Antaŭulo | Lucio la 2-a | |
Sekvanto | Anastazio la 4-a | |
Persona informo | ||
Nacieco | itala | |
Naskiĝo | ? en Montemagno (Centritalio) | |
Morto | 8-a de julio 1153 en Tivoli (ĉe Romo) | |
Tombo | Definitive en la Baziliko Sankta Johano de Laterano | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
En plena urba insurekcio kaj tuj post la tragika morto de papo Lucio la 2-a, la konklavo kuniĝis la saman tagon en la preĝejo de Sankta Cezario en Palatino. Al la ĵus elektito, la roma senato eksplicite petis ke li agnosku la aŭtoritaton de la municipo kaj rezignu ĉiun pretendon pri teraj povoj en Romo. Eŭgeno rifuzis kaj tiam la ribeluloj blokis la enirejon de la tiama baziliko de Sankta Petro por malhelpi la konsekron-kronadon de la nova Papo. Tiam la papo foriris el Romo kaj loĝis en la monaĥejo de Farfa, kvardek kilometrojn fore de Romo, kie solene li ricevis liturgian konsekron. Poste li elektis Viterbon kiel rezidan sidejon.