Eĉmiadzin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eĉmiadzin (armene Էջմիածին) kaj oficiale sed malpli uzata formo Vagharŝapat (armene Վաղարշապատ) estas la 4-a plej loĝata kaj plej sankta urbo de Armenio kaj sidejo de la Katolikoso, supera Patriarko de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi troviĝas en la provinco Armaviro, ĉirkaŭ 20 km okcidente de Erevano kaj je 10 km de la landlimoj kun Turkio.[1]
Eĉmiadzin | |||
armene Էջմիածին | |||
urbo | |||
Fotomontaĵo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Էջմիածին | |||
Lando | Armenio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Armaviro | ||
Historiaj regionoj | 5
| ||
Situo | Eĉmiadzin | ||
- alteco | 853 m s. m. | ||
- koordinatoj | 40° 10′ 22″ N 44° 17′ 33″ O (mapo) | ||
Areo | 44,24 km² (4 424 ha) | ||
Loĝantaro | 57 300 (2009) | ||
Fondo | 685 a.K. | ||
Urbestro | Dianna Gasparyan | ||
Horzono | UTC (UTC+4) | ||
- somera tempo | UTC (UTC+5) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | +374 231 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Katedralo kaj preĝejoj en Eĉmiadzino kaj arkeologiejo Zvartnoco | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 2000 (#24) | ||
Numero | 1011 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iii | ||
Situo enkadre de Armenio
| |||
Situo rilate al Kaŭkazio
| |||
Vikimedia Komunejo: Echmiatsin | |||
Retpaĝo: ejmiatsin.am | |||
La urbo estis fondita kiel Vardkesavan en la 3a aŭ 4-a jarcento a.K. La reĝo Vagharŝ (117-140) ŝanĝigis la nomon al Vagharŝapat (armene Վաղարշապատ), kiu ankoraŭ restas kiel la oficiala nomo de la urbo. Dum kelkaj jardekoj ĝi estis la ĉefurbo de Armenio kaj estis la plej grava urbo de la lando ĝis la 4-a jarcento.[2]
Historie, la plej grava loko de la urbo estas la katedralo de Eĉmiadzin, kiu laŭtradicie estas konsiderata kiel la plej antikva en la mondo.[3] Ĝi estis konstruita de Sankta Gregorio la Iluminanto kiel baziliko inter 301-303, kiam Armenio estis la sola lando kie la kristana religio estis la religio de la ŝtato.[4] Laŭ la armenaj skriboj de la 5-a jarcento, Sankta Gregorio havis vizion kie Jesuo Kristo malsupreniras de la ĉielo kaj frapante la teron per ora martelo indikis kie devas esti konstruota la katedralo. Pro tio, la patriarko nomis kaj la katedralon kaj la urbon per la nova nomo Eĉmiadzin, kiu povas esti tradukata kiel "loko kie la Ununura Naskiĝinto de Dio malsupreniris".[5]
Eĉmiadzin estas la historia centro de la Armena Apostola Eklezio kiu havas sekvantojn ne nur en Armenio sed tutmonde. La urbo havas monaĥejan komplekson kun la loĝejo de la katolikoso, la katedralo de Eĉmiadzin, teologiaj edukaj institucioj. La katedralo, en la formo de ordinara baziliko, estis konstruita en 303, kiam ĝi laŭsupoze enkondukis kristanismon kiel laŭleĝan religion en Armenio, kaj ĝi estis rekonstruita en la 5a kaj 7a jarcentoj. La sonorilturo estis konstruita en 1653-1658, la sakristio en 1869.[6]
La interno de la katedralo enhavas freŝajn freskojn de la fino de la 17-a kaj 18-a jarcentoj faritaj de Ovnatan Nagash, same kiel aliaj freskoj de la 18a jarcento faritaj de Ovnatanjan. La konjunkturo de la monaĥejo inkluzivas refektorion (unua stilo de la 17-a jarcento), hotelon (18a jarcento), la domon de la katolikoso (1738-1741), lernejon (1813), ŝtonan deponejon (1846) kaj aliajn konstruaĵojn. Dum la soveta epoko, kelkaj loĝaj kaj publikaj eldonejoj estis instalitaj.[7]
Eĉmiadzin ankaŭ gastigas la templojn de sankta Ripsime (618), la bazilikon sankta Gajane (630, restaŭrita en 1652) kun tri-arka navo (1683), la preĝejon Ŝoghakat (1694). La katedralo estas muzeo kun kolekto de ornamaj kaj aplikaj mezepokaj artaĵoj (fondita en 1955).[8]