komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Dürrenäsch | |
---|---|
Blazono de Dürrenäsch | |
Lernejo de Dürrenäsch | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Kulm |
Koordinatoj | 47° 19′ 20″ N 8° 9′ 25″ O (mapo) |
Areo | 5,91 km² |
Alteco | 562 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5724 |
Komunumkodo | 4134 |
Mapo de Dürrenäsch | |
Dürrenäsch estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1137 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
La komunumo situas sur la dorso de monteta ĉeno, kiu disigas la valon de Wyna de la valo Seetal. La komunumo konsistas el disdonitaj setlejoj, kiuj parte kunkreskis kun la centra vilaĝo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,91 km², de kiuj 2,20 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,76 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 766 m s.m. sur la kulmino de la monteto Wandfluh, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 495 m s.m. ĉe limo al la komunumo Teufenthal.
La komunumo Dürrenäsch limas en nordo al Seon, en nordoriento al Hallwil, en oriento al Boniswil, en sudoriento al Leutwil, en sudo al Zetzwil, en sudokcidento al Oberkulm, en okcidento al Unterkulm, kaj en nordokcidento al Teufenthal.
La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto, la komunumo estas konektita per buslinio de Lencburgo tra Seengen al Teufenthal.
La unua dokumenta mencio de Dürrenäsch datiĝas el la jaro 893 kiel Aske inferior.
En mezepoko en Dürrenäsch unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.
En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Dürrenäsch fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en la jaro 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en la jaro 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili bendis sian havaĵon en Dürrenäsch en la jaro 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.
Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Dürrenäsch fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.
Tristan mondfamon la komunumo akiris, kiam la 4-an de septembro 1963 akcidentiĝis aviadilo de la modelo Caravelle kun registronumero HB-ICV de Swissair en Dürrenäsch. 74 pasaĝeroj mortis; 43 el inter ili devenis de Humlikon (Kantono Zuriko), tio estis kvinono de la tiama loĝantaro de tiu vilaĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.