Ambaŭseksemo
seksa kaj/aŭ romantika allogo al homoj de pli ol unu genro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ambaŭseksemo[1][2] estas seksa orientiĝo de iu, kiu spertas seksuman kaj emocian allogon al personoj de ambaŭ seksoj. Ofte, ambaŭseksemuloj estas miskomprenataj kaj de samseksemuloj kaj de aliseksemuloj, kvankam Alfred Kinsey konstatis, ke plejparto de homoj spertas almenaŭ ioman allogon al ambaŭ seksoj.
Ne ĉiuj homoj, kiuj spertas okazan emon al ambaŭ seksoj, sin identigas kiel ambaŭseksemaj. Ĝenerale homoj proksime de la polusoj de la Kinsey-skalo ne nomas sin ambaŭseksemaj. Viroj de la mezo de la skalo pli ofte estas sinidentigantaj ambaŭseksemuloj, kaj iuj el tiuj diras ke la sekso de loganta persono ne gravas por ili.
Ĉar iuj ambaŭseksemuloj sentas ke ilia duobla seksa orientiĝo ne alĝustiĝas kaj en la samseksema kaj en la aliseksema komunumoj, kaj ĉar ili estas publike "nevideblaj" (ili povas esti facile konfuzitaj en la samseksema kaj aliseksema socioj), kelkaj el ili formas siajn proprajn komunumojn, kulturon kaj politikajn movadojn. Tamen, ĉar la ambaŭseksema orientiĝo povas esti en ajna punkto inter la ekstremoj ekskluzivaj de samseksemo kaj aliseksemo, diversaj ambaŭseksemuloj preferas aparteni ĉu al la samseksema aŭ al la aliseksema komunumo.