Durbano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Durbano, en la zulua lingvo eThekwini [ˈɛːʔtɛˌkwinĭ], antaŭe Port Natal, estas urbego en la oriento de la ŝtato Sud-Afriko. Ĝi situas ĉe la marbordo de la Hinda Oceano. Kun ĉirkaŭaj komunumoj pri konsistigas la municipon eThekwini metropolitan municipality. La urbo havas pli ol 3,1 milionojn da loĝantoj (laŭ la popolnombrado de la jaro 2001) - ĝi estas la plej granda urbo de la provinco KwaZulu-Natal kaj post Johanesburgo la dua plej granda urbo de Sud-Afriko.
Rapidaj faktoj zulue eThekwini, Administrado ...
Durbano | |||||
---|---|---|---|---|---|
zulue eThekwini | |||||
| |||||
urbo havenurbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Sud-Afriko | ||||
Provinco | KwaZulu-Natal | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 4001 • 4000 | ||||
Telefonkodo | nacie 031 internacie +2731 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 595 061 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 634 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 29° 51′ S, 31° 2′ O (mapo)-29.85833333333331.025 [+] | ||||
Alto | 22 m [+] | ||||
Areo | 225,91 km² (22 591 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Durban [+] | |||||
Fermi
Durbano estas signifa industria kaj komerca urbo kun la plej granda haveno de la kontinento Afriko. Kun siaj multaj, puraj plaĝoj kaj la subtropika klimato la urbo same estas multe vizitata feria centro.