Dupolusa anteno
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La dupolusa anteno, ofte nomita dipolo, estas la plej simpla kaj ofte uzata tipo de anteno por ricevi aŭ sendi radioondojn. Ĝi estas uzata kaj memstare kaj en multaj radio antenaj desegnoj, kie ĝi formas la radiantan elementon de la anteno.
La dupolusa anteno konsistas el du polusoj en kiuj fluas kurento kun radiofrekvenco. La kurento kaj la tensio kaŭzas elektromagnetan kampon, per kiu estas elradiata la radio signalo. Dupolusa anteno uzas kutime la resonantan longon de la elektra konduktilo. La konduktilo estas tranĉita en la mezo kaj tiel povas esti konektata al la sendilo aŭ ricevilo. Por obteni resonancon, la longo de la konduktilo egalas al nepara nombro da duonaj ondolongoj. Plejofte oni uzas antenojn, kies longo egalas al ununura duona-ondolongo .
Dupolusaj antenoj estas uzataj por multaj diversaj aferoj. Ĉi tiuj inkluzivas televidilo-antenoj, antenoj por mallongonda radio kaj aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.