From Wikipedia, the free encyclopedia
La Duonkoluma aremono (Arremon semitorquatus) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonoj. Tiu taksono estas konsiderata subspecio de la Nigrabeka aremono fare de kelkaj fakuloj.
Duonkoluma aremono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Duonkoluma aremono | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arremon semitorquatus (Swainson, 1837) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas endemia de sudorienta Brazilo (Rio de Janeiro al Rio Grande do Sul). Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Tiu aremonospecio montras tre nigrablankan kapobildon konsistantan el nigra ĝenerala koloro kun tre marlarĝa blanka superokula strio el la frunto al la kolflanko. Sub la blanka gorĝareo anstataŭ nigra brustozono estas du brustoflankaj grandaj nigraj makuloj (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo), griza kolumo kaj blankecaj subaj partoj kun grizaj flankoj. La dorso estas olivverdeca. La kruroj estas rozkoloraj kaj la suba makzelo de la beko estas tre flava (kun nigra supra makzelo).
La Duonkoluma aremono estas tre simila al la Nigrabeka aremono sed neniam montras la flavan ŝultron de tiu specio nek ties kompletan brustozonon. La Duonkoluma aremono troviĝas sude kaj apude al la nomiga formo de la Nigrabeka aremono kiu diferencas en flankokoloro, makzela koloro, kaj pro la kompleta brustozono (sed La Duonkoluma aremono estas, excepte pro manko de flava ŝultro, pli simila laŭ plumaro al la nordaj formoj de la Nigrabeka aremono), krom ke ĝi okupas pli altajn habitatojn.
La voĉo komencas per fajnaj notoj “ciit” sekve de du longaj notoj de muzikeca kvalito, el kiuj la dua havas du silabojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.