From Wikipedia, the free encyclopedia
La dongoj[1][2] aŭ dungoj[3] estas unu el la 55 agnoskataj minoritatoj en Ĉinio, kun ĉirkaŭ 2,9 milionoj da homoj. Ili estas konataj pro siaj kovritaj „vento-kaj-pluvo-pontoj“ kaj la artaj, plurvoĉaj kantoj. Ilia gepatra lingvo estas la samnoma donga lingvo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dongo. |
La popolo de la dongoj migris en ĉirkaŭ 1000 a.K. el la hodiaŭa Tajlando al nuna teritorio de Ĉinio. Pro ekspansio de la han-ĉinoj, ili estis premitaj pli suden. Hodiaŭ ili vivas ĉefe en Gŭangŝjio kaj Gŭiĝoŭo.
La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[4] Tiukadre la artikolo Pri rizo, fiŝoj, anasoj kaj homoj, de Dai Rong kaj Xue Dayuan, temas pri la ekologiismaj konceptoj inter Dongoj, nome pri la akcepto de la sistemo rizo-fiŝo-anaso, kiu konsistas en la produktado de la tri produktoj interplektita.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.