From Wikipedia, the free encyclopedia
Dunganoj (memnomo huj) estas etna grupo en Azio, parenca al ĉinoj. Ilia kredo tradicie estas islamo.
Dunganoj vivas en Ĉinio (ĉ. 8 milionoj, sed estas nomataj tie hujoj) kaj en aziaj landoj de eks-Sovetio (ĉefe Kazaĥio, Kirgizio kaj rusia regiono Tatarujo; preskaŭ 100 mil). Translokiĝo de dunganoj al Centra Azio okazis en kelkaj ondoj, la unua el kiuj okazis en la jaroj 1862-1877: tiam dunganoj fuĝis de persekutoj post ribelo kontraŭ ĉina imperia potenco.
Dunganoj parolas la dunganan lingvon, kiu estas unu el la dialektoj de la ĉina kun multaj pruntoj el la araba kaj aliaj lingvoj de la islama mondo.
El proksimume 40 mil kazaĥaj dunganoj, 17 mil loĝas en la vilaĝo Masanĉi, kie ili konsistigas 94% de la loĝantaro, dum la resto dividiĝas egale inter la rusoj kaj kazaĥoj. En februaro 2020 tie okazis tumultoj, en kiuj partoprenis ĝis 100 homoj. Pluraj domoj, vendejoj kaj aŭtoj estis bruligitaj, 10 homoj mortigitaj, 137 vunditaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.