From Wikipedia, the free encyclopedia
Duktileco (derivita de la latina ducere (tiri, konduki, gvidi)) estas la eco de materialo, multe deformiĝi je superstreno antaŭ ol ĝi fiaskas. Ekzemple vitro rompiĝas sen konstateblaj deformiĝoj; ŝtalo kontraŭe kapablas dilatiĝi je ĝis 25 % antaŭ ol disŝiriĝi.
Materialoj kun tiu eco en la konstrufako estas gravaj, ĉar portantaro je tro grandaj tensioj bone videble "anoncas" sian fiaskon antaŭ ol ĝi frakasiĝas. Ankaŭ en la aŭtomobilindustrio duktilaj materialoj estas serĉataj, ĉar aŭto kaze de akcidento deformiĝu, sed ne disŝiriĝu. Antaŭe duktileco estis sinonimo por forĝebleco. Duktilaj materialoj estas bone formeblaj malvarme: ekzemple per tiro, kunpremo, flekso aŭ tordo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.