Duklando Berio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Duklando Berio, france Duché de Berry, mallonge vivis. Ĝi estis kreita en oktobro 1360 kiel apanaĝo profite al Johano, tria filo de Johano la Dua la Bona, reĝo de Francio. Li estas konata kiel Johano la Unua de Berio, duko de Berio.
Rapidaj faktoj
Duklando Berio | |||||||||
| |||||||||
duklando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | Bourges | ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Fermi
La duklando Berio estis kreita per kunigo de urbo Bourges kaj seneskallando de Berio, al kiuj aldoniĝis kasteldistriktoj de Lury, Mehun-sur-Yèvre kaj Vierzon.
Unu el la dukoj de Berio, Johano, komisiis la ilustradon de la treege bela libro La tre riĉaj horoj de la duko de Berry ĉirkaŭ 1410.
Post la morto de duko de Berio, en 1416, tiuj senjorlandoj reiris en la reĝan bienaron.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Reĝlando Francio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |