La Duklando Berg (germaneHerzogtum Berg, latineDucatus Montensis, laŭ la loka ripuara dialektaro samkiel la hodiaŭa regiono Et Berjische) estis historia teritorio de la germanlingva mezepoka Sankta Romia Imperio en la pejzaĝa regiono Bergisches Land, kiu situas en la suda centro de la hodiaŭa federacia landoNordrejn-Vestfalio de Germanio kaj malgrandparte ankaŭ en la pleja nordo de la najbara federacia lando Sarlando, do sume situas en la okcidento de Germanio.
Rapidaj faktoj historia teritorio • ŝtato de Sankta Romia Imperio ...
La duklanda limo en la okcidento baze estis la rivero Rejno, escepte de la kolonjaj loĝlokoj Deutz, Poll, Vingst kaj Kalk, du etaj teritorioj ĉe la enfluo de la rivero Sieg en la Rejnon, iom nordoriente de la urbo Bonn, kaj iuj el la montoj de la montaro Siebengebirge sudoriente de Bonn. La duklanda parto de tiu montaro estis la plej suda punkto de la regno. La norda kaj orienta limo estis geografie malpli konkrete fiksita, la limo al la nordoriente najbara Graflando Mark situis proksime de la urboj Schwelm, Wipperfürth kaj Gummersbach.