Duisburg
komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Duisburg [DISburk], esperantigita kiel Duisburgo estas industria urbo en Nordrejn-Vestfalio, situanta ĉe la enfluejo de la rivero Ruhr en la Rejnon. Fine de decembro 2022 la urbo havis 502 211 loĝantojn. Geografie la urba teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.
Duisburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
urbego (1903–) universitata urbo (1655–) urba komunumo de Germanio ĉefregioncentro Hansa urbo eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Ĉio ĉe la rivero | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Germanio | ||||
Regiono | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Duseldorfo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 47001–47279 | ||||
Aŭtokodo | DU | ||||
Telefonkodo | 0203, 02065, 02066, 02841, 02151 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | CDU | ||||
Urbestro | Sören Link | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 502 211 (fine de decembro 2022) | ||||
Loĝdenso | 2 152 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 25′ N, 6° 46′ O (mapo)51.4166666666676.7661111111111 | ||||
Alto | averaĝe 31 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Areo | 232,82 km² (23 282 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Duisburg [+] | |||||
La urbo estas centro de la ŝtalindustrio kaj maŝinkonstruado, havas universitaton kaj diversajn kulturinstituciojn. En la pasintenco membro de la Hansa Ligo, Duisburg nuntempe posedas la plej grandan riverhavenon de la mondo. Tiu-ĉi estis, enkadre de la Komuna Eŭropunia Agrikultura Politiko, aŭ KAP, difinita kiel la poluso plej malekcedenta en la greno-merkato, por kalkuli la monajn subvenciojn subtenantajn la grenajn merkatprezojn (plej ekcedenta poluso estas Ormes en Francio).