Dua Ĉeĉenia milito
milito (1999–2009) en Ĉeĉenio inter Rusio kaj ĉeĉenoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La dua Ĉeĉenia milito, en malfruaj fazoj konata kiel Nord-Kaŭkazia milito[1] estas lanĉita fare de Rusa Federacio kontraŭ defakte sendependa respubliko de Iĉkerio en 26-a de aŭgusto 1999. Per ĝi la Rusia registaro de Putin penis rekontroli la regionon de Ĉeĉenio.
Ĉi tiu artikolo ne respektas neŭtralan vidpunkton. Konsideru do ĝian enhavon singardeme. Bonvolu diskuti en la diskutpaĝo por restarigi la neŭtralecon. Malneŭtralaj asertoj povas esti forigitaj. Specifu: {{Malneŭtraleco|temo=|dato=julio 2024}}}
|
Historio de Ĉeĉenio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Ĉeĉenoj, Vajnaĥoj | |
Tajpo, Tukĥumo | |
Ĉeĉenio kaj Rusio | |
Kaŭkaza milito | |
Norda Kaŭkaza Imamato | |
Tereka distrikto | |
Terekaj kazakoj | |
Rusia Enlanda milito | |
Montara Respubliko (1917—1919) | |
Tereka Soveta Respubliko (1918—1919) | |
Norda Kaŭkaza Soveta Respubliko (1918) | |
Norda Kaŭkaza Emirato (1919-1920) | |
Montara ASSR (1921—1924) | |
Ĉeĉena Nacia Distrikto (1920—1922) | |
Ĉeĉenio en Sovetunio | |
Ĉeĉena Aŭtonoma Regiono (1922—1934) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1934—1944) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR dum la Granda Patriotisma Milito (1941-1945) | |
Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj (1944-1957) | |
Grozna distrikto (1944-1957) | |
Restarigo de la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957—1991) | |
Ĉeĉenio post la dissolvo de Sovetunio | |
Iĉkerio (1991-2000) | |
Unua Ĉeĉenia milito (1994-1996) | |
Ĥasavjurtaj Interkonsentoj (1996) | |
Intermilita krizo en Iĉkerio (1996-1999) | |
Dua Ĉeĉenia milito (1999-2009) | |
Ĉeĉenio (ekde 2000) | |
Ĉeĉenaj rifuĝintoj | |
Formala kialo de komenco de la milito estis invado al Dagestano fare de Islama Internacia Brigado, kiu reagis al subpremo de ribelo en du vilaĝoj de Dagestano. Ankaŭ la Rusia registaro akuzis la ĉeĉenoj je teroreksplodoj en kelkaj urboj de Rusio, kvankam ekzistas neniu pruvo de konekto inter tiuj eksplodoj kaj la ĉeĉenaj separistoj.
La kampanjo plejparte nuligis la rezultojn de unua Ĉeĉenia milito, post kiu Iĉkerio gajnis liberecon kaj sendependecon. Kvankam Rusia armeo sukcesis repreni kontrolon super la teritorio de Ĉeĉenio, la ĉeĉenoj daŭre luktas por sendependeco kaj la milito ĝis nun ne estas efektive finita. Plimulto de internaciaj ĵurnalistoj rigardas la konflikton kiel interna konflikto de Rusio, kaj pro tio ne multaj informoj venas en Eŭropaj kaj Usonaj informiloj. Tamen, multaj muĝahidoj el la Islama mondo venis por helpi al la luktanta ĉeĉena popolo.
Dum komenca kampanjo la Rusia armeo kaj pro-Rusiaj kunlaborantoj de Ĉeĉenio atakis la separistojn en malkaŝita batalo kaj okupis la ĉefurbon Groznon post vintra sieĝo kiu daŭris ekde malfrua 1999 ĝis februaro 2000. Rusio establis rektan regon super Ĉeĉenio, dum Ĉeĉenaj rezistgrupoj tra tuta Norda Kaŭkazio komencis longan gerilon kaj mortigis multajn okupantojn dum multaj jaroj. Ankaŭ kelkaj grupoj kiujn oni opinias konektaj kun la Ĉeĉenia rezista movado okazigis kelkajn teroratakojn kontraŭ Rusio, inkluzive kontraŭ pacaj civitanoj. La terorismo kaj malobservoj de homaj rajtoj, farataj de ambaŭ Rusio kaj la Rezista movado, alvokis protestojn de multaj internaciaj humanistaj organizaĵoj.
Nun Rusio estas plejparte detruinta la Ĉeĉenian ribelulan movadon, kvankam apartaj etaj grupoj, organize kaj ideologie sendependaj unu de la aliaj, daŭre aktivas en diversaj regionoj de Norda Kaŭkazio[2]. Anstataŭ malfermitaj atakoj la partizanoj uzas gerilon kaj organizas eksplodojn, celante okupantajn trupojn kaj federacian registaron de la regiono. Oni ne scias precizan nombron de mortintoj pro tiu ĉi konflikto. Neoficiaj informoj deklaras ĉirkaŭ 50000 mortis, plimulto el kiuj estis ĉeĉenaj pacaj civitanoj[3]. La datumoj pri perdoj de Rusia armeo estas neatingeblaj.