![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ce/Drosera-rotundifolia.jpg/640px-Drosera-rotundifolia.jpg&w=640&q=50)
Drozero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Drozero (sunroso) estas genro de karnovoraj plantoj, kiuj vivas en medioj malriĉaj je bazaj nutrosubstancoj (aparte je nitrogeno) kiel ekzemple pluv-marĉoj aŭ sablaj grundoj. Drozeroj prizorgas la bezonatan nitrogenon per kaptado kaj digestado de bestoj, aparte: insektoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Drosera rotundifolia | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Drosera_spatulata_KansaiHabit.jpg/640px-Drosera_spatulata_KansaiHabit.jpg)
La genro drozero havas pli ol 100 speciojn, ili vivas en ĉiuj kontinentoj krom Antarkto kaj estas aparte multnombraj en Aŭstralio (kontinento). En Eŭropo vivas nur tri drozero-specioj: rond- kaj longfolia kaj meza sunroso (D. rotundifolia, anglica kaj intermedia), ĉiuj listigitaj kiel protektendaj specioj.