![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/Buitreraptor-Deinonychus.jpg/640px-Buitreraptor-Deinonychus.jpg&w=640&q=50)
Dromeosaŭredoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dromeosaŭredoj (Dromaeosauridae = "kuranta lacerto" < malnovgreka: δρομευς 'kuranto' + σαυρος 'lacerto') estas familio de teropodaj dinosaŭroj. Ili ĉefe estis malgrandaj, facilmovaj karnovoroj vivintaj dum la kretaceo. Populare oni ofte nomas ilin raptoroj laŭ la specio velociraptoro (Velociraptor), kiun famigis la filmo Jurassic Park kaj laŭ ilia simileco al modernaj karnomanĝantaj rabobirdoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: ĵurasio - kretaceo | ||||||||||||||||
![]() Deinonychus antirrhopus (la granda) Buitreraptor gonzalezorum (la malgranda) Amerika Muzeo de Naturhistorio, Chicago | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
Oni trovis dromeosaŭredojn en Nordameriko, Eŭropo, Norda Afriko, Japanio, Ĉinio, Mongolio, Madagaskaro, kaj Argentino. Ili unue aperis en la meza ĵurasio, antaŭ 167 milionoj da jaroj, kaj travivis ĝis la fino de la kretaceo, antaŭ 65,5 milionoj da jaroj. Oni konas la ĵurasiajn dromeosaŭrojn ĉefe de dentoj (Metcalf k.a., 1992).
- Dromeosaŭredoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Dromeosaŭredoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Dromeosaŭredoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)