From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Severskij Donec, kiun oni plej ofte nur mallonge nomas Donec, estas 1.053 kilometrojn longa rivero en la sudokcidento de Rusio kaj la oriento de Ukrainio, kiu alfluas la riveron Don. Ĝi forkondukas la akvon de areo de 98.900 km².
Donec | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 053 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Don |
Geografio | |
Landoj | Ukrainio |
Regionoj | Ĥarkiva provinco |
La kompleta nomo memorigas pri la severjanoj, historia slava tribo. En la rusa literaturo la rivero ofte titoliĝas "malgranda Don".
La fluo de la rivero dum pli ol 950 kilometroj situas en Ukrainio - pasanta la provincojn Ĥarkivo, Donecko kaj Luhansko. Tamen la fonto, kiu situas 100 kilometrojn norde de Belgorod, kaj la alfluejo al rivero Don 100 kilometrojn norde de la Azova Maro situas en Rusio. Dum la fluo la rivero pasas interalie grandan akvobaraĵon, el kiu la urbo Ĥarkivo ricevas sian freŝan akvon.
En sia meza parto je la suda bordo de la rivero situas la donecka baseno (mallonge Donbas el la du unuaj silaboj), granda karbo-mineja kaj industria regiono. Gravaj alfluoj estas la riveroj Koroĉa, Volĉja, Oskol, Aidar, Derkul kaj Kalitva.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.