Don Pelayo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Don Pelayo (en esperanto Don Pelaĝo) (m. Cangas de Onís, 737) estis la unua reĝo de la reĝlando Asturio, kiun li regis ĝis sia morto. Lia origino estas diskutinda kaj pluraj originoj estas atribuitaj al li. La Albelda Kroniko igas lin nobela goto. [1] La testamento de Alfonso la 3a, de la jaro 869,[2] en kiu la grandanima reĝo donacis al la sacerdoto Sisnando la preĝejon Sankta María de Tenciana (Tiñana, Siero) kiun sia onklo Alfonso la Ĉastulo ricevis el la propraĵoj de sia praavo Pelaĝo, ligas teritorie Pelajĝon kun la centra areo de Asturio, kvankam ne donas datumojn pri lia naskiĝloko.
Don Pelayo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pelagius | |||||
Naskonomo | Pelagius | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 684 (0684-11-30) en nekonata valoro | ||||
Morto | 30-an de novembro 736 (0736-11-30) (52-jaraĝa) en Cangas de Onís, Reĝlando Asturio | ||||
Tombo | Tomb of Pelayo I of Asturias (en) Sankta Groto de Kovadongo vd | ||||
Religio | Nicene Christianity vd | ||||
Lingvoj | vulgara latino vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Asturio Reĝlando Galegio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Astur-Leonese dynasty vd | ||||
Patro | Favila (en) vd | ||||
Patrino | nekonata valoro vd | ||||
Gefratoj | Anonyma (en) vd | ||||
Edz(in)o | Gaudiosa (en) vd | ||||
Infanoj | Favila of Asturias (en) , Ermesinda vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | batalanto aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pelaĝo bremsis la ekspansiiĝon de la muzulmanoj norden, ekigis la Reconquista-n kaj tradicie li estis konsiderata kiel la fondinto de la Regnum Asturorum (Reĝlando Asturio), kvankam ĵusaj arkeologiaj esploroj sugestas, ke li povis ĝin fari super antaŭ loka politika organizo.