hispanlingva romano de Miĥaelo Cervanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo (hispaneEl ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha[el inĥenjoso idalgo don kiĥote de la manĉa], Quixote laŭ Cervantes-tempa ortografio) estas romano de la hispana aŭtoro Miguel de Cervantes. Ĝi estas ĝenerale rigardata kiel la unua romano de modernaj tempoj kaj la precipa hispanlingva beletraĵo. Origine skribita en la hispana lingvo, la rakonto estas tradukita en multajn lingvojn.
Rapidaj faktoj Don Quijote de la Mancha, literatura verko ...
La nomo Don Kiĥoto skribiĝis Don Quixote en la tiatempa hispana skribo, kun la tiama elparolo [don kiŝote]. Pro la malapero de "ŝ"-sono en moderna hispano, kaj pro la reformo de ties skribmaniero, la nomo nun skribiĝas Don Quijote, elparolita [don kiĥote]. La "ŝ"-prononco plu ekzistas en tradukoj, kiel ekzemple en la franca (Don Quichotte), en la itala (Don Chisciotte), en la portugala (Dom Quixote) kaj en la kataluna (Don Quixot). Male, en la angla, oni ofte konservas la 17a-jarcentan skribmanieron (Don Quixote), sed prononcas la nomon [dan kihote], pro tio iam en la angla ĝi skribiĝas Don Quihote.