From Wikipedia, the free encyclopedia
Interreta domajno estas aro da IP-adresoj kunigitaj per iu simbola super-adreso, do havantaj identan adres-sufikson (ekz.e ĉiuj simbolaj adresoj finiĝantaj per "esperanto.net
" konsistigas domajnon). Alivorte ĝi estas sub-arbo de la hierarkia arbo de ĉiuj simbolaj IP-adresoj. Domajnoj, kies nomo konsistas nur el lando-kodo, estas naciaj domajnoj de la plej alta nivelo. Ili apartenas al la "pintaj domajnoj", kiuj krome inkluzivas ne-landajn domajnojn (ekz. org, biz).
Ĉi tiu artikolo temas pri parto de interreto. Por plej alta taksonomia rango por organismoj rigardu la paĝon Domanio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Domajno. |
Sinonimo de domajno estas retregiono. Alia termino por plejaltnivela domajno estas supra retregiono.
En la hierarkio de la domajna nomsistemo (DNS), subdomajno estas domajno, kiu estas parto de alia (ĉefa) domajno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.