Dolní Marklovice
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dolní Marklovice (pole Marklowice Dolne, germane Nieder Marklowitz, esperante Suba Marklovice) estas vilaĝo, parto de municipo Petrovice u Karviné en distrikto Karviná en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas nordoriente de Petrovice u Karviné. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 1249 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 1 476 loĝantoj.
Dolní Marklovice (Marklovice) | |
pole Marklowice Dolne, germane Nieder Marklowitz | |
vilaĝo | |
Ligna preĝejo de Ĉieliro de Sinjoro | |
Oficiala nomo: Dolní Marklovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Administra municipo | Petrovice u Karviné |
Historia regiono | Silezio |
Parto de | Teŝinio |
Baseno | Ostrava baseno |
Najbaras kun | Marklowice Górne Pollando |
Domoj | 1249 2011 |
Situo | Dolní Marklovice |
- koordinatoj | 49° 53′ 57″ N 18° 33′ 30″ O (mapo) |
Katastro | 4,93 km² (493 ha) Dolní Marklovice |
Loĝantaro | 1 476 (2021) |
Denseco | 299,39 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1305 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 735 72 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dolní Marklovice | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Dolní Marklovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,93 km².
Temas pri okcidenta parto de devene unu vilaĝo, kies orienta parto - Marklowice Górne (ĉeĥe Horní Marklovice, esperante Supra Marklovice) - apartenas al Pollando, kaj ĝi estas parto de komunumo Zebrzydowice. Unuafoje Marklovice, menciata jam en dokumento de arkidiocezo de Vroclavo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1305, estis en la 17-a jarcento dividita en du partojn - Dolní kaj Horní. Sed en la 19-a jarcento ili denove kreis unu municipon. Ties daŭra apartigo okazis sekve de apartigo de Teŝinio en julio 1920. Dolní Marklovice falis pro decido en Konferenco de grandambasadoroj al Ĉeĥoslovakio kaj ĝi estis post la dua mondmilito aligita al Petrovice u Karviné, dum Horní (Supra) troviĝis sur la pola flanko de la limo kaj nun ĝi estas memstara municipo enkadre de komunumo Zebrzydowice.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 685 |
1880 | 754 |
1890 | 752 |
1900 | 789 |
1910 | 982 |
1921 | 1 141 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 662 |
1950 | 1 225 |
1961 | 1 406 |
1970 | 1 267 |
1980 | 1 140 |
1991 | 1 178 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 371 |
2011 | 1 972 |
2021 | 1 476 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.