Dolce & Gabbana
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dolce & Gabbana estas fama entrepreno pri modaĵoj el Italio. Ĝi estis fondata de Domenico Dolce kaj Stefano Gabbana. Kvankam dekomence ĝi nur dizajnis vestaĵojn, nuntempe la entrepreno plidiversigis la ofertaĵojn dizajnante sunokulvitrojn, brakhorloĝojn, ringojn, parfumojn, poŝtelefonojn kaj eĉ restoraciojn. Dolce & Gabbana estas tre populara pro ĝiaj dizajnoj inter la artistoj de Holivudo; Ili dizajnis vestaĵojn por Madonna, Gisele Bündchen, Monica Bellucci, Ayumi Hamasaki, Isabella Rossellini kaj Kylie Minogue inter aliaj. La sidejo de la kompanio troviĝas en Milano. La privata vivo de tiuj du dizajnistoj, geja paro deklarita, fariĝis publika en 2005, kiam ili oficiale anoncis sentimentan disiĝon.
Rapidaj faktoj fashion house • negoco • entrepreno vd, Lando ...
Dolce & Gabbana | ||
---|---|---|
fashion house • negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 1980 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita respondeco | |
Fondintoj | Domenico Dolce • Stefano Gabbana vd | |
Sidejo | Milano | |
Lando | Italio | |
Dungitoj | 2 000 | |
Agokampo | vesto | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi