From Wikipedia, the free encyclopedia
La artileria fuortaro Dobrošov (ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Dobrošov), situanta en distrikto Náchod (Ĉeĥio), en norda parto de vilaĝo Dobrošov, estas unu el malmulte konservitaj kaj por publiko alirebligitaj fortikaĵkonstruaĵoj, kiuj estis konsisto de tiama linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. La fuortaro estas estiminda laboraĵo, konstruita en monteto super urbo Náchod dum la jaroj 1937 kaj 1938. La fuortaro estis neniam konstrue finita kaj ĝi estas pluekzistanta en stato, en kia laboristoj forlasis ĝin post eventoj en Munkeno en la jaro 1938, kun escepto de nove instalitaj sekurec elementoj. En la tempo de Protektorato Bohemio kaj Moravio la fuortaro estis fermita, post la jaro 1945 forlasita, sed nur en 1968 armeo desekretigis ĝin kaj ĝi liberigis ĝin por celoj de muzeo, kiu alirebligis ĝin por publiko jam en 1969.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dobrošov |
Artileria fuortaro Dobrošov | |
ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Dobrošov | |
muzeo (fuortaro) | |
N-D-S 72 Můstek Mapo de la fuortaro | |
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Dobrošov | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové |
Distrikto | Distrikto Náchod |
Municipo | Dobrošov ĉe Náchod |
Montaro | Suborlica montetaro |
Situo | Dobrošov |
- koordinatoj | 50° 24′ 08″ N 16° 12′ 08″ O (mapo) |
Por publiko | jes |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dobrošov (fortress) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Dobrošov | ||
---|---|---|
Bazaj indikoj | ||
Objektoj de fuortaro | N-D-S 72 Můstek - infanteria fuorto N-D-S 73 Jeřáb - infanteria fuorto N-D-S 74 Maliňák - artileria turniĝonta turo N-D-S 75 Zelený - artileria fuorto N-D-S 76 Amerika - artileria fuorto N-D-S 77 Kaplička - minĵetila turo N-D-S 77a Portál - enireja objekto | |
Aliaj nomoj | ne estis uzataj | |
Komandantoj kaj soldatoj | ||
Komandanto | ne estis destinita | |
Hom-ekipo | 571 viroj | |
Konstruado | ||
Konstru-firmao | Kapsa a Müller |
El devene projektitaj 7 fuortaraj objektoj tiam estis dum unu jaro finitaj 3 objektoj kaj hakitaj ĉiuj subteraj koridoroj kaj ĉambrego je longeco preskaŭ 2 km en profundeco preskaŭ 40 m sub surfaco, la subteraj koridoroj, parte betonigitaj, kunigas ŝaktoj de fuortaraj objektoj.
Vizitvojo kondukas tra subterejo de la fuortaro inter artileriaj fuortoj N-D-S 75 "Zelený" kaj N-D-S 72 Můstek. Supreniro sur 262 ŝtupoj finiĝas sur plafono de fuorto Můstek. Dum ŝtatfestoj estadas eksterordinare alirebligita ankaŭ 1 km malproksima la tria fuorto de la fuortaro Dobrošov – Gruo (Jeřáb), en kiu konserviĝis sur muroj de loĝigejoj devenaj pentraĵoj post hom-ekipo de la fuorto.
Markigo | Tipo | Stato |
---|---|---|
N-D-S 72 Můstek | infanteria fuorto | konstruita, konsisto de ekspozicio, damaĝigita pro pripafado per pafaĵoj Röchling |
N-D-S 73 Jeřáb | infanteria fuorto | konstruita, escepte alirebla |
N-D-S 74 Maliňák | artileria turniĝonta turo | nekonstruita |
N-D-S 75 Zelený | artileria fuorto | konstruita, konsisto de ekspozicio |
N-D-S 76 Amerika | artileria fuorto | nekonstruita |
N-D-S 77 Kaplička | minĵetila turniĝonta turo | nekonstruita |
N-D-S 77a Portál | enireja objekto | nekonstruita |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.