From Wikipedia, the free encyclopedia
Ditriĥo la 5-a/7-a (naskiĝinta proksimume 1226; mortinta en 1275) estis de 1260 ĝis 1275 Grafo de Kleve. Dum kiam la pli malnova esploro nomas lin Ditriĥo la 7-a (foje ankaŭ Ditriĥo la 6-a), la pli nova esploro baziĝanta sur Kraus nombras lin kiel Ditriĥo la 5-a.
Ditriĥo la 5-a/7-a | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1225 |
Morto | 1-an de januaro 1275 (49-jaraĝa) |
Familio | |
Patro | Ditriĥo la 4-a/6-a |
Patrino | Hedwig of Meissen (en) |
Frat(in)oj | Thierry de Clèves (en) kaj Ditriĥo Lufo la 1-a |
Edz(in)o | Aleida of Sponheim (en) (1255 (Gregoria)–) |
Infanoj | Ditriĥo la 6-a/8-a, Agnes von Kleve (en) , Mechtild von Kleve (en) , Dietrich von Kleve (en) , Ditriĥo Lufo la 2-a, Irmengarde von Kleve (en) |
Okupo | |
Okupo | aristokrato |
Ditriĥo estis la unua filo el la dua geedzeco de Graf Ditriĥo 4-a/6-a de Kleve kun Hedviga de Meißen kaj naskiĝis proksimume 1226. Origine li ne estis destinata por la grafeco, sed pro la frua morto de sia duonfrato Ditriĥo primogenitus (la unuenaskiĝinta; mortinta en 1245) li postmovis en la heredovico. Ekde 1255 li jam memstare regis la lokon Hülchrath kaj la sudajn partojn de Graflando Kleve, ĝis kiam li en 1260 ekokupis la patran heredaĵon. Ekde li estis geedziĝinta kun Alejdisa de Heinsberg, kiu enportis ampleksajn posedaĵojn en la geedzecon (Hülchrath kaj Saffenburg). Ditriĥo la 5-a/7-a devis dumtempe kvereli kun sia pli juna frato Ditriĥo Lufo, kiu ne povi sin teni kiel Grafo deSaarbrücken. Sub Ditriĥo la 5-a/7-a Dinslaken, Orsoy, Büderich kaj eble ankaŭ Huissen kaj Kranenburg ricevis la urbajn privilegiojn. Post sia morto li estis supozeble entombigata en la monaĥopregejo de Bedburg.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.