Distriktoj de Israelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ekzistas ses (ĉefaj) distriktoj de Israelo, hebree nomataj מחוזות ("meĥozot", plurale; singulare maĥoz) kaj 15 subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa). Ĉiu subdistrikto siavide dividiĝas je pluraj "naturaj regionoj", da kiuj ekzistas sume 50.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/88/Israel_districts_numbered.svg/220px-Israel_districts_numbered.svg.png)
La distrikto Judio kaj Samario (vidu sube), en Esperanto internacie kutime nomata Cisjordanio, havas apartan statuson, ĉar ĝi ne estis teorie aneksita de la israela ŝtato (kvankam praktike la israela ŝtato regas la teritorion).