![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/21/POL_powiat_w%25C4%2585growiecki_flag.svg/langeo-640px-POL_powiat_w%25C4%2585growiecki_flag.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Wągrowiec
distrikto en Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Wągrowiec (pole: Powiat Wągrowiecki) estas distrikto en Grandpollando en Pollando. Oni establis ĝin en la jaro 1999 kadre de la administracia reformo. Ĉefurbo estas la samnoma urbo Wągrowiec [Vongrovjec]. Fine de 2019 en la distrikto vivis 70 233 loĝantoj.
Rapidaj faktoj
Distrikto Wągrowiec | |||
Pola nomo | Powiat Wągrowiecki, Distrikto Wągrowiec | ||
| |||
![]() | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Provinco | Grandpollando | ||
Ĉefurbo | Wągrowiec (legu: Vongrovjec) | ||
Kvanto de komunumoj: | |||
urbaj | 1 | ||
urbo-kampaj | 2 | ||
kampaj | 4 | ||
Urbeco | 47 | ||
Areo | 1040,8 km2 | ||
Loĝantaro | 70233 (en 2019) | ||
Loĝdenso | 67/km2 | ||
Aŭtokodo | PWA | ||
TERYT | 4.30.38.28.00.0 | ||
Adreso de estraro | ul. Kościuszki 15 | ||
Poŝtkodo de estraro | 62-100 | ||
Telefono de estraro | 67 262-01-68 | ||
Fakso de estraro | 67 262-01-68 | ||
Retpaĝaro de distrikto | http://www.wagrowiec.pl | ||
Fermi
La distrikto situas en la nord-orienta parto de la vojevodio Grandpollando. Ĝi okupas la surfacon de 1040,8 km² kaj situas en la historie etnografia regiono nomata Pałuki (legu: Paŭuki), sur la kruciĝo de itinero de Piastoj kun itinero de Cistercianoj. Ĝi estas loĝata de pli ol 70 mil loĝantoj en la komunumoj de Wągrowiec, Skoki, Gołańcz [Goŭanjĉ], Damasławek [Damasŭavek], Mieścisko [Mjeŝcjisko], Wapno [Vapno] kaj la urbo Wągrowiec.