La municipo Valka (latve Valkas novads) estas municipo en norda Latvio. La municipo estis kreita en 2009, dividante la iaman distrikton Valka (latve Valkas rajons). La centro de la municipo situas en Valka.

Rapidaj faktoj Lando, Historia regiono ...
municipo Valka
(Valkas novads)
municipo
Thumb
Ērģeme kastelruinoj
Thumb
Flago
Thumb
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo E264/A3 Inčukalns-Valka-Estonio
 - Ŝoseo A2 Rigo-Pskovo
 - Ŝoseo P23 Valka-Vireši
 - Ŝoseo P22 Valka-Rūjiena
Riveroj Gauja, Seda, Pedele
Ĉefurbo Valka
Areo 909 km² (90 900 ha)
Loĝantaro 7 596 (2021[1])
Denseco 8,36 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-101
Thumb
Thumb
Vikimedia Komunejo: Valka Municipality
Retpaĝo: valka.lv
Fermi

Ĝiaj najbaroj estas oriente Estonia distrikto Valga, sude municipo Smiltene kaj okcidente municipo Valmiera.

Historio

En antikvaj tempoj, la regiono estis loĝita de miksaĵo de baltaj kaj finn-ugraj triboj, en la 10-a jarcento ili estis plejparte latgaloj kaj estonoj. Poste, la superrego de latgaloj komencis montriĝi. Komence de la 13-a jarcento, la plej granda parto de la teritorio de la municipo estis subigita al latgala ŝtato Tālava, la nordokcidenta parto apartenis al la estona lando Sakala.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Livonia Ordeno, malgrandan parton sude ricevis la Arkidiocezo de Rigo.

Kiel rezulto de la Livonia Milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando en 1566. Post longa milito, en 1629 Svedio konkeris regiono.

Post la Granda Nordia Milito en 1721, la regiono venis sub la kontrolo de la Rusia Imperio kaj apartenis al la distrikto Valka de la provinco Vidzeme (Livonio). En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko Latvio.

Geografio

La municipo havas varian terenon kaj partoj de ĝi apartenas al malsamaj fiziografiaj areoj. La centra parto estas okupita de Norda Vidzeme malaltebenaĵo. La montetaj altebenaĵoj estas en la nordokcidento kaj malproksima sudoriento.

Geologie, plejparte en la municipo estas dominita per la sedimentoj de la mezdevonio. Mineraloj: sablo kaj gruzo (Stariņi, Vijciems), torfo.[2]

Averaĝa temperaturo estas −6,5 °C en januaro kaj +16,5 °C en julio. Da precipitaĵo falas 650–750 mm jare.[2]

Riveroj

La municipo situas ĉe la limo de la basenoj Gauja, Salaca kaj Emajõgi. Gravaj riveroj:

  • Gauja baseno - Gauja, Vija, Kaičupe.
  • Salaca baseno - Acupīte, Seda, Rikanda, Ķire.
  • Emajõgi baseno - Pedele, Omuļupe.

Lagoj

Ne estas grandaj lagoj en la municipo, la pli grandaj estas lagoj Salainis (0,8 km²) kaj Vēderis (0,8 km²).

Loĝantaro

Laŭ la stato de la jaro 2024 en la municipo vivis 7 501 personoj sur areo de 888,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km².

Pliaj informoj N#, Setlejo ...
La plej grandaj setlejoj
N#SetlejoStatusoParoĥoLoĝantaro
(2021)[3][4]
1.ValkaUrbo5038
2.KārķiVilaĝoKārķu332
3.ĒrģemeVilaĝoĒrģemes292
4.VijciemsVilaĝoVijciema288
5.LugažiVilaĝoValkas239
6.SēļiVilaĝoValkas237
7.StepiVilaĝoZvārtavas115
8.TurnaVilaĝoĒrģemes81
Fermi

Administraj unuoj

Urbo (pilsēta)

Valkas pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)

Ērģemes pagasts, Kārķu pagasts, Valkas pagasts, Vijciema pagasts, Zvārtavas pagasts.

Bildoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.