![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8b/Wappen_Kreis_Unna.svg/langeo-640px-Wappen_Kreis_Unna.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Unna
distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Unna situas en la centro de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, ene de la tre industriigita Ruhr-regiono. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Unna, kvankam la laŭ loĝantoj plej granda urbo de la distrikto estas Lünen. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 398 866 loĝantojn.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Arnsberg |
administra sidejo: | Unna |
areo: | 542 km² |
loĝantoj: | 398 866 loĝantoj (fine de decembro 2022) |
aŭtokodo: | UN (Unna) |
distrikta subdivido: | 10 komunumoj |
administreja adreso: | Friedrich-Ebert-Str. 17 59425 Unna |
retpaĝo: | www.kreis-unna.de |
Mapo | |
![]() |
Fermi
Najbaras la distriktoj Coesfeld norde, Soest oriente, Mark (germane Märkischer Kreis) sude kaj Recklinghausen okcidente. Krome limas la eksterdistriktaj urboj Hamm nordoriente, Hagen sudokcidente kaj Dortmund okcidente.