Distrikto Sächsische Schweiz
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Saksa Svislando (germane Landkreis Sächsische Schweiz) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio, kaj ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kunfandiĝis kun la iama distrikto Weißeritz (Weißeritzkreis) al la distrikto Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (Landkreis Sächsische Schweiz-Osterzgebirge). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Dresden, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
Pliaj informoj Blazono, Bazaj informoj ...
Blazono | |
---|---|
Distrikto | |
Bazaj informoj | |
federacia lando: | Respubliko Saksio |
distriktaro: | Dresden (malfondita en 2012) |
administra sidejo: | Pirna |
areo: | 887,88 km² |
loĝantaro: | 147180 (fine de 2000) |
loĝdenso: | 166 loĝantoj / km² |
regiona aŭtoprefikso: | PIR |
retejo: | oberelbe.de lra-saechsische-schweiz.de Arkivigite je 2003-10-10 per la retarkivo Wayback Machine |
Situo de la distrikto Saksa Svislando | |
Situo de Saksio ene de Germanio | |
Fermi