Distrikto Spree-Neiße
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Spree-Neiße (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Forst (Luzacio) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 647,87 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 112 493 homoj; do meznombre 73 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Spree-Neiße estas signita per 12.
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Forst (Luzacio) |
Areo: | 2 242 km² |
Loĝantoj: | 112 493 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 73 po km² |
Aŭtokodo: | SPN |
Municipokodo: | 12071 |
Komunumoj: | 30 |
Situo ene de Brandenburgio | |
Najbaraj distriktoj estas norde Oder-Spree (8), nordokcidente Dahme-Spreewald (2), okcidente Oberspreewald-Lausitz (7), sude la saksaj distriktoj Niederschlesischer Oberlausitzkreis kaj Kamenz. La Distrikto Spree-Neiße komplete ĉirkaŭas la eksterdistriktan urbon Cottbus kaj limas en la oriento al Pollando. En la malsuprasoraba (nordsoraba) lingvo ĝia nomo estas Wokrejs Sprjewja-Nysa.