From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Soloturno estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 16 163 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la samnoma urbo Soloturno.
Distrikto Soloturno | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Soloturno | |
Kantono | Soloturno |
Ĉefloko | Soloturno |
Geografia situo | CH1903: 607176 / 227677 (mapo)47.27.5333333333333 |
Nombro de loĝantoj | 16163 (2010-12-31) |
Areo | 6,29 km² |
Loĝantardenseco | 2570 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1109 |
la distriktoj de Kantono Soloturno servis ekde la 19-a jarcento kiel elektrodistrikto por la kantona parlamento kaj samtempe kiel tribunalejoj. Ili plejparte estas identaj kun la iamaj voktejoj de la malnova reĝimo, kaj akiris surbaze de longa tradicio certan kulturan aŭtonomion. La soloturna urba distrikto estas aparta kazo, ĉar ĝi estis la historia regocentro kaj tial neniam kamparvoktejo. Eĉ post la liberala revolucio de 1830 la distrikto Soloturno konservis certajn privilegiojn. Ĝi havis ekzemple pli da seĝoj en la kantona parlamento ol ĝi devintus havi kompare al la nombro da loĝantoj (klasa balotrajto). La principo unu homo unu voĉo realiĝis nur fine de la 19-a jarcento. Kadre de la malgrandigo de la kantona konsilio al 100 seĝoj, la distriktoj perdis sian funkcion kiel elektodistriktoj. Tiun rolon nun havas la superdistriktoj (germane Amteien), kiuj konsistas el po du distriktoj. Soloturno formas superdistrikton respektive elektodistrikton kun la distrikto Lebern. [1]
La distrikto fakte teritorie kongruas kaj konsistas nur el sia ĉefurbo Soloturno:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Soloturno | 16163 | 6,29 | 2601 | |
Totale | 1 | 16163 | 6,29 | 0211 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.