![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e9/Wappen_des_Landkreises_Ostprignitz-Ruppin.svg/langeo-640px-Wappen_des_Landkreises_Ostprignitz-Ruppin.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Ostprignitz-Ruppin
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Ostprignitz-Ruppin (germane: Landkreis) situas en la nordokcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Neuruppin estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 508,96 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 99 871 homoj; do meznombre 44 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Ostprignitz-Ruppin estas signita per 9.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Neuruppin |
Areo: | 2 508 km² |
Loĝantoj: | 99 871 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 40 po km² |
Aŭtokodo: | OPR |
Municipokodo: | 12068 |
Komunumoj: | 23 |
Situo ene de Brandenburgio | |
![]() |
Fermi
Najbaraj distriktoj estas oriente Oberhavel (6), sude Havelland (4), okcidente Prignitz (11) kaj en la nordo la meklenburgo-antaŭpomeriaj distriktoj Müritz kaj Mecklenburg-Strelitz.
En la distrikta teritorio cetere ankoraŭ parolatas la orienta platgermana lingvo.