Distrikto Olpe
distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Olpe situas en la sudo de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Olpe. Geografie la distrikto estas parto de la regiono Sauerland [prononco Zaŭalant]. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 134 439 loĝantojn.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Arnsberg |
administra sidejo: | Olpe |
areo: | 710 km² |
loĝantoj: | 134 439 loĝantoj (fine de decembro 2022) |
aŭtokodo: | OE (Olpe) |
distrikta subdivido: | 7 komunumoj |
administreja adreso: | Westfälische Straße 75 57462 Olpe |
retpaĝo: | www.kreis-olpe.de |
Mapo | |
Fermi
Najbaras la distriktoj Mark (germane Märkischer Kreis) norde, Hochsauerland nordoriente, Siegen-Wittgenstein sudoriente, Altenkirchen sudokcidente kaj Oberberg (germane Oberbergischer Kreis) okcidente.