From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Merzig-Wadern [prononco "Mercik-Vadern"] estas unu el ses distriktoj de la germana federacia lando Sarlando, laŭ areo la plej granda el la ses. Ĝia administra sidejo estas la urbo Merzig.
Distrikto Merzig-Wadern | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto de Sarlando [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Federacia lando | Sarlando | ||
Supermara alteco | 234 m ü. NHN [+] | ||
Ĉefurbo | Merzig | ||
- koordinatoj | 50° N, 7° O (mapo)49.56.68 | ||
Akvokolektejo | 555 km² (55 500 ha) [+] | ||
Areo | 555 km² (55 500 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 103 366 [+] | ||
Denseco | 186,25 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Daniela Schlegel-Friedrich | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
aŭtokodo | MZG | ||
oficiala kodo | 10042 | ||
Distrikto Merzig-Wadern | |||
Vikimedia Komunejo: Landkreis Merzig-Wadern [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Najbaras la distriktoj Trier-Saarburg norde, Sankt Wendel oriente, Saarlouis sude kaj al Francio plus la Grandduklando Luksemburgo okcidente. La limon al Francio kaj Luksemburgio konsistigas la rivero Mozelo.
La distrikto ampleksas tri pejzaĝon: la valon laŭlonge de la rivero Saro, kiu de la urbo Saarlouis trafluas la okcidentan distriktan teritorion direkte al la urbo Trevero (en tiu valo ankaŭ situas la fama rivera kurbiĝo "Saarschleife" ["Zarŝlajfe"] apud la loko Mettlach ["Metlaĥ"]), la randan parton de la mezalta montaro Hunsrück ["Hunsryk"] en la norda distrikta teritorio kaj la orienta montetara lando Priems-Blies, proksima al la riveroj Saro kaj Nahe.
La sola vinkultiva tereno de Sarlando situas en la komunumo Perl borde de la rivero Mozelo.
(unuopaj nombroj de enloĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)
Pliaj komunumoj
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.