La distrikto Meißen (germane Landkreis Meißen) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Meißen. La distrikto kovras areon de 1 452 km², kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis 241 343 loĝantojn.
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Meißen kaj Riesa-Großenhain. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Dresden - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
Partneraj regionoj
La distrikto havas partnerajn rilatojn kun
- la distrikto Rems-Murr en Germanio (ekde 1990, ĝis 2008 rilatoj kun la malnova distrikto Meißen)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.