La distrikto Lucerno (germane Amt Luzern) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 166307 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo kaj kantonĉefurbo Lucerno.

Rapidaj faktoj Distriktoj de Kantono Lucerno ...
Lucerno
Thumb
Blazono de Lucerno
Thumb
Lucerno el la aero
Thumb
Mapo de la distrikto Lucerno
Distriktoj de Kantono Lucerno
Kantono Lucerno
ĈeflokoLucerno
Geografia situo CH1903: 655199 / 224223 (mapo)47.1666666666678.1666666666667 f1

Thumb

Nombro de loĝantoj166307  (2007-12-31)
Areo259,92 km²
Loĝantardenseco639,84 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0303
vdr
Fermi

Geografio

La distrikto Lucerno situas en la sudoriento de la Kantono ĉirkaŭ la suda parto de Kvarkantona Lago kaj la kantonĉefurbo.

Trafiko

En la centro de la distrikto Lucerno situas la trafiknodo Lucerno tra kiu pasas la fervojlinio de Bazelo al Tiĉino kaj ankaŭ pasas la nacia aŭtoŝoseo A2 al kiu sin unuigas en Lucerno A14.

Historio

En la 14-a jarcento oni distingis inter la distrikto Lucerno kaj la urbo mem, kiuj formis apartaj tribunaldistriktoj. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 oni atribuis al la distrikto Lucerno krom la malnova distrikto kaj la urbo la kamparvoktejojn Habsburgo, Kriens-Horw, Malters-Littau, Weggis kaj el la iama distrikto Rothenburg la komunumojn Buchrain, Dierikon kaj Emmen. Sen la komunumo Emmen en la jaro 1803 el tiu distrikto estiĝis la nuna distrikto Lucerno. En la jaro 1913 ĝi estis dividita en du tribunalajn distriktojn Lucerno Kampara kaj Lucerno Urba, kiuj ek de 1933 ankaŭ fariĝis elektodistriktoj por la Granda Konsilio de Lucerno. En la jaro 1995 oni reunuigis la du subdistriktojn.

Komunumoj de la distrikto Lucerno

La distrikto Lucerno konsistas el 18 komunumoj (stato 2010). Jen la aktuala listo de la komunumoj:

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...
Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Adligenswil Adligenswil 5412 6.99 1051
Buchrain Buchrain 5391 4.80 1052
Dierikon Dierikon 1268 2.78 1053
Ebikon Ebikon 11'631 9.69 1054
Gisikon Gisikon 916 1.08 1055
Greppen Greppen 945 5.25 1056
Honau Honau 357 1.25 1057
Horw Horw 12896 20.43 1058
Kriens Kriens 25691 27.31 1059
Lucerno Lucerno 74992 37.42 1061
Malters Malters 6283 28.57 1062
Meggen Meggen 6453 13.93 1063
Meierskappel Meierskappel 1203 9.23 1064
Root Root 3949 8.65 1065
Schwarzenberg Schwarzenberg 1602 39.31 1066
Udligenswil Udligenswil 2080 6.22 1067
Vitznau Vitznau 1218 11.76 1068
Weggis Weggis 4020 25.29 1069
Totale (18) 166307 259.92 0303
Fermi

Iamaj komunumoj

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la iama komunumo kaj urbo Littau estis integrita al la urbo Lucerno.

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...
Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Apartenas nun al
Littau Littau 16'61113.27 Lucerno (ek de 2010)
Fermi

Eksteraj ligiloj


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.