Distrikto Lörrach
distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Lörrach situas en la pleja sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio, kaj do ankaŭ en la pleja sudokcidento de tuta Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Lörrach. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo regiona ligo Alta Rejno-Konstanca Lago.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
Distriktaro: | Frajburgo |
Regiona ligo: | Alta Rejno-Konstanca Lago |
Administra sidejo: | Lörrach |
Areo: | 806 km² |
Loĝantoj: | 233 027 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 275 po km² |
Aŭtokodo: | LÖ (Lörrach) |
Oficiala kodo: | 08336 |
Fermi
La distrikto havas areon de 806 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 233 027 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Breisgau-Hochschwarzwald norde kaj Waldshut oriente, krome la kantonoj Bazelo urba, Bazelo kampara kaj Argovio de Svisio sude kaj la regiono Alzaco de Francio okcidente. La naturan limon al Svisio sude kaj Francio okcidente konsistigas la rivero Rejno.