![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/85/Zemplen_county_map.jpg/640px-Zemplen_county_map.jpg&w=640&q=50)
Distrikto Királyhelmec
distrikto en Hungario / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Distrikto Királyhelmec [kirAjhelmec] aŭ Distrikto ĉe-Bodrog (hungare Királyhelmeci járás aŭ ’’Bodrogközi járás’’) estis distrikto en Hungara reĝlando, en Zemplén (historia departemento). Ĝi situis sur ebenaĵo laŭ Tiso kaj Bodrog en la sudorienta parto de la departemento (en la nordorienta parto de la reĝlando).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/85/Zemplen_county_map.jpg/640px-Zemplen_county_map.jpg)
La distrikta ĉefurbo estis Királyhelmec (nuntempa Kráľovský Chlmec en Slovakio), krome estis 46 aliaj komunumoj.
La loĝantoj okupiĝis precipe pri vitoj (tio estas tiel grava, ke ĝi estas menciita eĉ en la hungara himno), krome pri aliaj agrikulturoj, fiŝkaptadoj kaj bredadoj.