Distrikto Katĉ
From Wikipedia, the free encyclopedia
Distrikto Katĉ estas distrikto de la subŝtato Guĝarato en okcidenta Barato. Kovrante areon de 45 652 km²[1], ĝi estas la plej vasta barata distrikto.
Distrikto Katĉ | |||
---|---|---|---|
distrikto de Barato [+] | |||
Lando | Barato | ||
Regiono | Guĝarato | ||
Ĉefurbo | Bhuĝ | ||
- koordinatoj | 24° N, 70° O (mapo)23.91570.367 [+] | ||
Akvokolektejo | 45 674 km² (4 567 400 ha) [+] | ||
Areo | 45 674 km² (4 567 400 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 2 092 371 [+] (2011) | ||
Denseco | 45,81 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
Distrikto Katĉ | |||
Vikimedia Komunejo: Kutch district [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Katĉ laŭlitere signifas ion kio alterne sekiĝas kaj malsekiĝas; granda parto de tiu distrikto estas konata kiel Katĉ-Salmarĉo kiu estas malprofunda malsekejo kiu inundas dum la pluvsezono kaj sekiĝas dum la aliaj sezonoj. La sama vorto estas uzata en la lingvoj de sanskrita origino por testudo kaj por vestoj kiuj oni surmetas kiam sin banante. Aliflanke Kutĉ ankaŭ rilatas al unu el la ĉefaj popoloj de la regiono, la kutĉoj. La salmarĉoj ( loka nomo : Rann ) estas famaj por siaj salaj ebenaĵoj kiuj estiĝas neĝblankaj post sekiĝo de la malprofunda akvotavolo ĉiun sezonon antaŭ la musonaj pluvoj.
La distrikto ankaŭ famas pro la ekologie gravaj Bani-herbejoj kun iliaj sezon-marĉaj malsekejoj kiuj konstituas la periferian zonon de Rann de Kutĉ.
Kutĉ-Distrikto estas ĉirkaŭita de Kutĉ-Golfo kaj Araba Maro sude kaj okcidente, dum nordaj kaj orientaj partoj estas ĉirkaŭitaj de la Granda kaj de la Eta Kutĉ-Salmalsekejoj ( sezonaj malsekejoj ). Kiam ne estis konstruitaj multajn akvobaraĵojn la Kutĉ-Salmalsekejoj restis malsekeje dum granda parto de la jaro. Eĉ nuntempe, la regiono restas humida dum signifa parto de la jaro.