Distrikto Ilfov
distrikto (rumane județ) en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ilfov estas distrikto (rumane județ) ĉirkaŭ Bukareŝto. Surface ĝi estas la plej malgranda distrikto en Rumanio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 542 704 loĝantoj sur areo de 1 583 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 343 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj
Distrikto Ilfov | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
distrikto • sektoro de Bukareŝto • distrikto | |
Ĉefurbo | Bukareŝto |
Regiono | Valaĥio |
mallonge | IF |
Telefono | +40×1... |
Areo |
1 583 km² (41-a rango) |
Loĝantaro | 542 704 (stato de 2021, 37-a rango) |
Loĝdenso | 343/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/62/ColajIlfov.jpg/640px-ColajIlfov.jpg)
Najbaroj: oriente: distriktoj Ialomița kaj Călărași; sude: distrikto Giurgiu; okcidente: distrikto Dâmbovița; norde: distrikto Prahova; ĝi entenas, kvazaŭ enklavon, la urbon Bukareŝto, kiu estas sidejo de ĝia administracio.
La distrikto ekzistas de la 10-a de aprilo 1997.