Distrikto Cuxhaven
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Cuxhaven (germane Landkreis Cuxhaven) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Cuxhaven. Geestland estas urbo kaj memstara komunumo en distrikto Cuxhaven.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Cuxhaven |
Areo: | 2 072 km² |
Loĝantoj: | 201413 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 99 po km² |
Aŭtokodo: | CUX |
Municipokodo: | 03352 |
Komunumoj: | 58 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
Fermi
La distrikto havas areon de 2 072 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 201 413 loĝantojn. Ĝi apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.