distrikto de Germanio de 1994 ĝis 2007 From Wikipedia, the free encyclopedia
ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la malnovaj distriktoj Bördekreis kaj Ohrekreis en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Börde - germane Landkreis Börde. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto Bördekreis!
Distrikto Börde | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Bördekreis | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Saksio-Anhalto | ||
Administra centro | Oschersleben (Bode) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2006) | 74 395 | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 872,43 km² | ||
Distrikto Börde sur la mapo de Saksio-Anhalto | |||
Geografia situo | 52° 2′ 0″ N, 11° 14′ 0″ O (mapo)52.0333333311.23333333 [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | BÖ | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Börde (1994-2007) [+] | ||
La Distrikto Börde (germane: Bördekreis) estis administra distrikto en la okcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Oschersleben (Bode) estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 872,43 km² fine de la jaro 2006 loĝis 74 395 homoj; do meznombre 43 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Börde estas signita per 6.
Najbaraj distriktoj estis norde Ohre (13), nordoriente la eksterdistrikta urbo Magdeburg, la distriktoj Schönebeck (17) en la oriento, Aschersleben-Staßfurt (3), Quedlinburg (14) kaj Halberstadt (8) en la sudo kaj en la okcidento la malsuprasaksa distrikto Helmstedt.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.