From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Antaŭpomerio-Rügen (germane Landkreis Vorpommern-Rügen) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la nordoriento de Germanio, borde de la Balta Maro. Administra centro estas la urbo Stralsund. La distrikto havas areon de 3 188 km², kaj fine de la jaro 2010 ĝia nuna teritorio havis 230 734 loĝantojn.
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Meklenburgo-Antaŭpomerio |
Administra urbo: | Stralsund |
Areo: | 3 188 km² |
Loĝantoj: | 230 734 (fine de 2010) |
Loĝantoj po km²: | 72 |
Aŭtokodoj: | VR, HST (Stralsund), RÜG (insulo Rügen) |
Komunumoj: | 106 |
La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭaj distriktoj Norda Antaŭpomerio kaj Rügen plus la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Stralsund. Administra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Stralsund. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nomo "Vorpommern-Rügen", do "Antaŭpomerio-Rügen", gajnis per plimulto de nur 51 procentaĵoj kontraŭ la alternativo " Ostseekreis Stralsund", do "baltmara distrikto Stralsund".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.