From Wikipedia, the free encyclopedia
Kial la artikolo miksas la nodon de Salomono kun la figuro ⌘, kiu estas io tute alia, malsamaspekta? - Moldur (diskuto) 15:34, 5 jun. 2021 (UTC)
Notu ke la simbolo ⌘ ankaŭ povas signifi la jenon
https://en.wikipedia.org/wiki/Looped_square Sj1mor (diskuto) 14:44, 11 jun. 2023 (UTC)
Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj.
@Moldur kaj Sj1mor: Do responde al la demando de Moldur: "La artikolo miksas la nodon de Salomono kun la figuro ⌘", ĉar ĝin faris ekscentra eksa vikipediano, kiun kutime ŝajne tute ne interesis la nelogikeco kaj konfuzeco de siaj tekstoj kaj asertoj. Ĉi tie aparte frapas, kiel ĉiu tuj vidas, ke la signoj
eĉ ne aspektas simile, nur ke ambaŭ plej centre havas kvadraton, unufoje grandan kaj alifoje miniaturan, tiel ke oni apenaŭ atentas pri ĝi (ne ĉiam, ĝi povas ankaŭ tute foresti), kaj ambaŭ estas iusence simetriaj, kun horizontalaj kaj vertikalaj gvidaj linioj, tiel ke kun multa fantazio oni povas vidi similecon al la pli simpla signo pluso +. Eblas senprobleme kaj senskrupule forĵeti ĉiun mislokan, kaj bonvenas tiel fari, sed ĉi tie tamen estus iom domaĝe, ĉar e-lingva artikolo pri la signo ⌘ ankoraŭ ne estas, kaj la signo ŝajne en Esperanto eĉ tute ne jam havas nomon, ĉu? Laŭ la skandinavaj nomoj sankthanskors svede, johanneskors dane hannunvaakuna finne, probable la nomo "johana kruco" estus taŭga baptonomo, ĉar "signo de interesa loko" estus iom tre banala nomo, kaj traduki la anglan nomon "looped square", la germanan "Schleifenquadrat" aŭ estonan "Silmusnelinurk" - en Esperanto pli-malpli "bukla kvadrato" - ankaŭ ne rezultigas nomon, laŭ kiu oni tuj imagas pri kiu formo povus temi. Tial mi formetas la mislokajn bildojn kaj la centran tekstoĉapitron kaj ĵetas ilin en novan tekston pri la signo ⌘. -- Tamen poste, pli leginte pri la antikva simbolo, mi legis ke ĝi origine tute ne estas kristana, sed multe pli aĝa, kaj nur la kristanoj poste adoptis ĝin. Tial la nomo "johana kruco", kiu krome heraldike signifas tute alian signon, duoble problemas, kaj mi ne vidas alternativon ol tamen nomi la novan tekston "bukla kvadrato", kvankam tiu titolo daŭre ŝajnas al mi fremda.
Sed mi ne investas multan tempon por poluri la tekston kaj ankoraŭ ameme aldoni teksterojn el alilingvaj tekstoj, kaj ankaŭ ne planas revizii la reston de la teksto "nodo de Salomono" kiu restos kiam la misaj partoj estos eltranĉitaj (fine mi tamen metis noton pri polurendeco de la plej stranga ĉapitro, kaj krome post la eltranĉo ne restas multo). Ĝenerale mi tamen alvokas esti pli kuraĝa, kiam temas pri misaj kaj konfuzaj partoj de tekstoj. Ĉar se oni nur mallaŭte pridubetas ilin en diplomatia demandeto de diskutpaĝo, povas esti ke la fuŝa konfuzaĵo restos dum multaj jaroj en la teksto mem. Almenaŭ per ŝablono {{re}} altiru la atenton de iuj uzantoj, tiel ke la demando havos pli da tuja atento kaj ene de semajno oni povas ekhavi opinion kiel procedi pri la strangaĵo.
Kuraĝe purigu! ThomasPusch (diskuto) 20:15, 1 nov. 2023 (UTC)
La vikidatumajn "alternativaj nomojn" "ligaĵo 4²₁, (2,2)-tora ligaĵo" ankaŭ utilus klarigi... Nun, kiam mi dividis la du malsamajn simbolajn temojn strange kunĵetitajn en unu sitelon, la enhavo de la unua sitelo, tiu pri la "nodo de Salomono", en Esperanto fakte aspektas mizera. Nudeco povas malkaŝi elegantan belecon, sed tiu ĉi nudigita teksto malkaŝas nur siajn mankojn... ThomasPusch (diskuto) 08:54, 2 nov. 2023 (UTC)
Tute flanke, jen privata peto pri...
@Moldur, Filozofo, kaj Agloforto: Mi ĵus rimarkas ke mi venas al limo de mia aktiva vortaro de geometriaj formoj. Mi priskribis la idealan "nodon de Salomono" kiel simbolo el du interplektitaj ovaloj. Fakte la du rondaj formoj ne vere aspektas kiel ovoj, sed mi lernis ke "ovaloj" povas nur proksimume simili al ovoj, elipsoj aŭ elipsoidoj - tiu ronda formo estas kvazaŭ du duoncirkloj eltiritaj kaj kunligitaj per rektaj linioj, kiel la kurejo en stadiono. Bone. Mi ne tute certas, ĉu la dua signo sube entute konsistas el ovaloj, ĉar ovalo devas havi truon meze kaj tiuj du rondaj formoj ne havas. La tria signo evidente estas tre simpligita simboligo, el nur du interplektitaj rektanguloj. Sed kiel en Esperanto nomatas la du interplektitaj formoj en la kvara bildo? Ilin eblas priskribi kiel du kunmetitaj arkoj, klare, kaj mi malelegante ankoraŭ povas priskribi ilin kiel konverĝaj lensoj vidataj de flanke, sed tiu baza geometria figuro devas havi propran nomon, ĉu? Ĉu iu povas malkaŝi aŭ rememorigi la veran nomon al mi? ThomasPusch (diskuto) 10:15, 2 nov. 2023 (UTC)
@ThomasPusch: Pri la artikolo mem, jen mia propono: Forigu el ĝi ĉion rilatan al simbolismo, religio aŭ astrologio. Tiel ke restos nur: (1) Enkonduka frazo, mallonga priskribo kio estas / kiel aspektas la "nodo de Salomono", (2) kie oni trovis ĝin (la mencioj pri Akvileja kaj Ostio), kaj (3) bildoj. Tiu rest-artikolo estos mallonga, sed tute enciklopedieca kaj taŭga. (La germana artikolo de:Salomonsknoten ankaŭ estas simile mallonga.) Ludovica ja sukcesis multloke enplekti siajn personajn katolikemajn interpretojn – restas por ni la tasko malenplekti ilin. – Sincere, Moldur (diskuto) 18:09, 4 nov. 2023 (UTC)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.