La Fajrdorsuloj estas grandaj pegoj, tio estas birdoj de la familio de Pegedoj kaj subfamilio Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en tropika suda Azio. Ili prenas sian nomon el la orkoloraj aŭ ruĝecaj dorsoj.
Fajrdorsuloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj | ||||||||||||
Fakte tiu nomigo korespondas al du genroj, nome Dinopium kaj Chrysocolaptes, kiuj en estas tre parence rilataj. La unua estas pli rilata al la enigmecaj pegedoj Meiglyptes kaj eble al la Hemicircus kaj al ĵus reklasita Ruĝeca pego. La dua genro ŝajne estas pli proksima parenco de la genro Campephilus, kiu enhavas la faman pegon nome Eburbeka kampefilo (Benz et al., 2006). Ofte la nomigo Fajrdorsuloj estas uzata ĉefe por la birdoj de la unua genro nome Dinopium.
Tribo Malarpicini
- Genro Dinopium aŭ Fajrdorsuloj
- Olivdorsa pego, Dinopium rafflesii
- Himalaja fajrdorsulo, Dinopium shorii
- Komuna fajrdorsulo, Dinopium javanense
- Nigrapuga fajrdorsulo, Dinopium benghalense
Tribo Megapicini
- Genro Chrysocolaptes (Sudorientaziaj pegoj)
- Blanknuka fajrdorsulo, Chrysocolaptes festivus
- Granda fajrdorsulo, Chrysocolaptes lucidus
La distingebla subspecio de Srilanko de Nigrapuga fajrdorsulo, D. b. psarodes, kaj kelkaj subspecioj de la Granda fajrdorsulo estas foje konsiderataj kiel separitaj specioj.
Referencoj
- Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.