From Wikipedia, the free encyclopedia
Agostino "Dino" De Laurentiis (Itallingva prononco: [ˈdiːno de lauˈrɛnti.is]; 8a de aŭgusto 1919 – 10a de novembro 2010) estis itala kinproduktoro. Kun Carlo Ponti, li estis unu el la produktoroj kiuj portis la italan kinarton en la internacian scenejon fine de la Dua Mondmilito. Li produktoris aŭ kun-produktoris pli ol 500 filmoj, el kiuj 38 estis nomumitaj por Oskar-premioj. Li ankaŭ havis mallongan karieron kiel aktoro en la fino de 1930-aj kaj komencaj 1940-aj jaroj.
Dino De Laurentiis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Agostino De Laurentiis |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1919 en Torre Annunziata, Kampanio |
Morto | 10-an de novembro 2010 (91-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–2010) Reĝlando Italio (1919–1946) |
Alma mater | Experimental Centre of Cinematography (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Luigi De Laurentiis (en) |
Edz(in)o | Martha De Laurentiis (en) (1990–2010) Silvana Mangano (1949–1988) |
Infanoj | Veronica De Laurentiis (en) ( Silvana Mangano) Raffaella De Laurentiis (en) ( Silvana Mangano) |
Parencoj | Aurelio De Laurentiis (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro aktoro produktoro |
Post sia unua filmo, L'ultimo Combattimento (1940), Laurentiis produktoris preskaŭ 150 filmojn dum la venontaj sep jardekoj. En 1946 lia kompanio, nome Dino de Laurentiis Cinematografica, ŝanĝis al produktorado. En la venontaj jaroj, De Laurentiis produktoris filmojn de Itala novrealismo kiel Riso amaro (1949) kaj la klasikaĵoj de Fellini nome La Strada (1954) kaj Le notti di Cabiria (1956), ofte kunlabore kun la produktoro Carlo Ponti. En la 1960-aj jaroj, Laurentiis konstruis siajn proprajn studiajn instalaĵojn, kvankam tiuj finance malsukcesis dum la 1970-aj jaroj. Dum tiu periodo, tamen, De Laurentiis produktoris filmojn religiajn, vakerajn, pri krimromanoj, la Dua Mondmilito, pri sciencfikcio ktp., ekzemple Barbarella.
De Laurentiis translokiĝis al Usono en 1976,[1] kaj iĝis usona civitano en 1986.[2] En la 1980-aj jaroj li havis sian propran studion, nome De Laurentiis Entertainment Group (DEG), kun sidejo en Wilmington, Norda Karolino.
De tiu epoko estas filmoj liaj Mandingo (1975), Three Days of the Condor (1975), The Serpent's Egg de Ingmar Bergman (1977), Ragtime (1981), Conan the Barbarian (1982), Blue Velvet (1986) kaj aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.