Digitalo (Digitalis el plantagacoj) estas genro konsistanta el ĉirkaŭ 19 specioj, kiuj aperas en Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Digitalo
Digitalis purpurea
Digitalis purpurea
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Plantagacoj Plantaginaceae
Genro: Digitalo Digitalis
L.
Specioj

ĉ. 20 specioj, inter ili:
Digitalis cariensis
Digitalis ciliata
Digitalis davisiana
Digitalis dubia
rusta digitalo
grandflora digitalo
Digitalis laevigata
lana digitalo
Digitalis leucophaea
flava digitalo
hispana digitalo
etflora digitalo
purpura digitalo
Digitalis thapsi
Digitalis trojana
Digitalis viridiflora

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Ili havas grandajn cilindrecajn florojn, en kiujn eblas ŝovi homan fingron. De tiu fakto venas ilia latina nomo digitalis (digitus = fingro), sed ankaŭ la nomoj en aliaj lingvoj, kiuj signifas "fingringo", "fingringa herbo" aŭ ion similan (germane Fingerhut, hispane dedalera, nederlande Vingerhoedskruid; iom simila la angla foxglove = vulpa ganto).

La plantoj estas parte du-, parte multjaraj. La dujara purpura digitalo (digitalis purpurea) en la unua jaro produktas nur bazajn foliojn kaj en la dua jaro tigon, kiu povas atingi pli ol du metrojn, kun folioj kaj floroj.

Pluraj specioj, precipe la purpura digitalo, estis kaj estas uzataj kiel medikamentoj por fortigi la funkciadon de malforta koro; ĝi enhavas alkaloidojn nomatajn digitoksino (C41H64O13) kaj digitalino (C35H56O14), kiuj efikas stimule al la koro. Tro forta dozo povas esti danĝera. La stimula efiko estas jam longe konata al la popola medicino; la unua kuracisto, kiu science priskribis ĝin, estis William Withering en la 18-a jarcento.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.