![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/49/Lavalampdark.jpg/640px-Lavalampdark.jpg&w=640&q=50)
Diapiro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Diapiro (malnovgreke: διαπείρειν trapenetri) en la geologio estas pro levoforto aŭ konvekto leviĝanta areo aŭ korpo de materialo havanta malplian densecon ol la ĉirkaŭanta materialo (ekzemple magmo). Tiun fenomenon oni nomas diapirismo. Oni observas tiun leviĝon grandskale je mantelmaterialo. Tie formiĝas tielnomataj manteldiapiroj (angle: mantle plume).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/49/Lavalampdark.jpg/640px-Lavalampdark.jpg)
Diversaj leviĝantaj fandiĝaĵoj povas formi intruziojn, ekzemple la granitaj batolitoj, grandaj fungoformaj plutonitkorpoj, ankaŭ nomataj plutonoj.