terapio pri purigo de sango From Wikipedia, the free encyclopedia
La dializo aŭ hemodializo (gr. αἷμα, haima - „sango“; διάλυσις dialysis „dissolvo“) estas medicina terapio por renmalsanoj, kiu per aparato transprenas la reno-funkcion de sangopurigado kaj ekskrecio de danĝeraj substancoj.
Personoj kun reno-malfunkcio devas apliki dializon regule (kutime 2-foje semajne dum 3 horoj) ĝis la morto.
La ĉefa funkcio de sana reno estas, ke ĝi konstante filtras („lavas“) la sangon, elprenante la toksajn substancojn, kiuj estas poste ekskreciataj per la urino, per la sama proceso la reno ankaŭ reguligas la korpan balancon pri akvo kaj mineraloj (natrio, kalio, klorido, fosfato, magnezio, sulfato ktp). Krom tio la reno havas ankaŭ pliajn taskojn - vidu: pliaj funkcioj -, sed ili ne estas anstataŭeblaj per dializo.
Se la reno malfunkcias, akumuliĝas en la sango multaj substancoj, kiuj venenigas la pacienton. Inter tiuj substancoj estas metabolaj produktoj (ureo, ureato, kreatinino) kaj, ekzemple, restaĵoj de medikamentoj, kiuj trokoncentrite damaĝas la korpon.
Kiam la funkcio de la renoj komplete aŭ grandparte perdiĝis, nepre necesas anstataŭi ĝin, alie la paciento nepre mortos post malmultaj tagoj. En tia situacio estas nur du eblaj terapioj:
Dializo fareblas nur en speciala konsultejo (dializejo), al kiu la paciento devas veni. Injektilo estas pikata en vejnon, la sanĝo elprenata kaj fluigata al la dializo-aparato. Tie tra membrano la danĝeraj substancoj estas filtrata, kaj la purigita sango refluas en la pacienton.
Ĉar dializo estas tiom ofte ripetata, necesas daŭra facila aliro al vejno, speciala katetero: dializokatetero.
La proceduro daŭras ĉ. 3 ĝis 4 horojn, kaj devas esti ripetata unu- aŭ dufoje semajne. Dializo ne kuracas la pacienton, sed estas sekve daŭre bezonata dum la tempo, kiam la paciento ne havas propran sufiĉan reno-funkciadon, do en kronikaj kazoj ĝis la morto.
germanlingvaj:
anglalingvaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.